Ne. Se vi havas la operaciumon Vindozo 95, vi nepre devas instali malnovan version de Java; la versio 1.3 bone funkcios. Do, por elŝuti tiun version, alklaku Java versio 1.3.
Kiam vi havas la Java-dosieron en iu dosierujo de via fiksa disko, ekrulu ĝin alklakante dufoje ĝian nomon. Tio ekrulos programon kiu zorgos pri instalado de Java. Tiu programo vidigos kelkajn ekranojn kie oni postulos de vi elekti inter du aŭ pli da opcioj. Vi devos nur daŭre akcepti la defaŭltajn opciojn (t.e. tiujn kiuj jam aperas aŭtomate elektitaj).
Se la instalada procezo sukcesis vi trovos novan dosierujon, nomatan
j2sdk1.4.2_03
(aŭ simila), en via fiksa disko C: .
(La dosierujo jdk1.3.1 kiu aperas en la supra bildo restis en la fiksa disko el antaŭa instalado de malnova versio de Java.)
Ĉu vi volas testi la ĵusfaritan instaladon?
(Se vi nenion scias pri la DOS-fenestro, bv. transpasi tiun ĉi teston, ĝi ne gravas kaj ni lernos pri DOS-fenestro
poste en la paĝo 10). Vi povas fari simplan teston: malfermu
DOS-fenestron kiu ebligas tajpadon de komand-linio, difinu kiel aktualan la
dosierujon C:\j2sdk1.4.2_03\bin
(aŭ similan) uzante la DOS-komandon CD (el
la angla "Change Directory", t.e. ŝanĝu dosierujon). Post la invito kiu aperos
en la komenco de nova komand-linio sur la ekrano, tajpu la komandon javac
; jena estos la fina enhavo de tiu linio:
C:\j2sdk1.4.2_03\bin>javac
Java- tradukilo devus ruliĝi mallonge kaj skribi ĉ. 15 liniojn de instrukcioj pri tio, kiel uzi ĝin. (Detaloj pri tio, kiel uzi Java-tradukilon aperos poste en tiu ĉi ĉapitro).
Glosoj: defaŭlto: valoro aŭ ago uzenda aŭ plenumenda se alio ne estas malimplice indikita (angle: default) / DOS: malnova sed tre grava operaciumo ŝargata de sur diskoj kaj ebliganta al aplikaj programoj uzi diskojn (angle: Disk Operating System) /fenestro: parto de la ekrano, traktebla kiel aparta ekrano (angle: window) / invito : teksto aŭ vinjeto surekranigata per programo por indiki, ke tiu atendas de la uzanto enigon de komando aŭ dateno (angle: prompt)