Oni povas fari tion sed ne estas konsilinde.
Kutime oni kreas apartan subdosierujon por stapli la diversajn program-dosierojn de nova projekto. Estus komforte ruli la tradukilon kaj la interpretilon sen bezono inidiki en kiu subdosierujo ili troviĝas. Por ebligi tion, la operaciumo Vindozo uzas medivariablon nomatan PATH (vojprefikso) kiu enhavas liston de ĉiuj subdosierujojn kie la operaciumo devas ŝerĉi la plenumendajn programojn.
Malferminte la DOS-fenestron , tajpu path post la invito kaj (kompreneble) alklaku la klavon Enter:
C:\>path PATH=C:\WINNT\system32;C:\WINNT
Kio precize aperas en la responda linio dependas de kiu operaciumo vi uzas
kaj de antaŭaj ŝanĝoj en la variablo PATH. Iel ajn, se en via
PATH ne aperas\j2sdk1.4.2_03\bin
Glosoj: medivariablo: variablo kies valoro estas parto de la operaciuma medio (angle: environment variable) / subdosierujo: dosierujo kiu mem estas elemento de alia dosierujo (angle: subdirectory)