Ne. (Se vi erare respondis aŭ eĉ la demandon ne komprenis, vi nepre devas tralerni Ĉapitron 4). Nu, kuraĝu, ek!
Jen ekzemplo de Java-programo. Temas pri kiel eble plej malgranda programo . Klarigoj pri kelkaj el ĝiaj detaloj aperos poste.
class Saluton { public static void main ( String[] args ) { System.out.println("Saluton al la tuta mondo!"); } }
Ni kreos tiun ĉi programon kiel tekstan dosieron uzante
simplan tekstoredaktilon, t.e."Notepad" (detaloj pri tio kiel plenumi tiun
ĉi taskon aperos poste). Por nun, gravas
kompreni, ke temas pri dosiero staplota en la fiksan diskon. La dosiera nomo estos Saluton.java
.
Tia dosiero nomiĝas fontprogramo.
Ĉar la dosiero enhavas signojn (konservitajn kiel bajtojn) ĝi ne povas rekte ruliĝi en la komputila sistemo. Tekstan dosieron oni povas printi, vidigi sur la ekrano aŭ ŝanĝi per tekstoredaktilo.