Java kombinas tiujn ideojn en maniero kiu postulas iom da klarigoj. Antaŭ ol ruli programon , Java tradukas ĝin en bajtokodojn.
Java-bajtokodo estas maŝina komando por Java-procesoro. La projektistoj de Java, priskribis la strukturon de tia procesoro ege precize kaj ĝi estas je libera dispono de iu ajn faka interesiĝanto.
Do, por ruli Java-programon en la Java-procesoro, la fontprogramo (t.e. la teksta dosiero) devas esti tradukita en bajtokodojn. Jen en la ilustraĵo pri tio, kiel Java-programo Saluton.java estas tradukita en bajtokodojn. La rezulta dosiero enhavanta bajtokodojn (t.e. maŝinlingvajn komandojn por la Java-procesoro) nomiĝas Saluton.class.
Laŭ la ilustraĵo, la fontprogramo Saluton.java estas ekzamenata fare de programo nomata javac ruliĝanta en via komputilo. La programo javac esta tradukilo kiu tradukas la fontprogramon en bajtokodan dosieron nomatan Saluton.class.
Grava Ideo: La bajtokoda dosiero enhavos ĉiam la samajn bajtokodojn, kian ajn komputilan sistemon oni uzas.
La Java-tradukilo por Macintosh produktos ekzakte la samajn bajtokodojn produktitajn fare de la Java-tradukilo por Intel-sistemo.