Jes.
Tamen, kutime, oni ne havas aparatarajn Java-procesorojn (kvankam tiaj komputiloj estis konstruitaj). Oni havas ordinarajn Personajn Komputilojn kaj Apple-komputilojn.
Jen la brila ideo: realigi Java-procesoron per kutima komputila programo! Tia programo (nomata interpretilo) legas la bajtokodojn kaj plenumas la operaciojn kiujn ili specifas. La interpretilo de Java-bajtokodoj estas plenumebla programo ruliĝanta en iu ajn komputila sistemo. Jen ilustraĵo kiu montras tion:
La "Java-interpretilo" en la ilustraĵo estas plenumebla programo ruliĝanta en la komputila sistemo. Ĉia komputila sistemo havas sian propran Java-interpretilon kiu ruliĝas en tiu specifa sistemo. La "Efektiva Procesoro" estas la reala aparatara procesora ico de tiu specifa komputila sistemo.
(Alia) Grava Ideo: La Java-interpretilo ruliĝanta en iu komputila sistemo "similas" al aparatara Java-procesora ico. Temas pri Virtuala Java-Maŝino.
Iu ajn komputila sistemo povas plenumi Java-bajtokodajn programojn kondiĉe ka ĝi havu Java-interpretilon. Tiu ĉi Java-interpretilo devas esti specife skribita por tia specifa procesoro uzata en tiu komputila sistemo, sed kiam ĝi ekzistas, tiu komputila sistemo povas fariĝi virtuala Java-maŝino. T.e., ĝi similas al komputilo kun aparatara Java-procesora ico, do kapablas ruli Java-bajtokodojn.
La bajtokodoj rezultantaj el tradukado de Java-programo estas ĉiam ekzakte la samaj ne gravas kiun komputilon oni uzis. Tio signifas, ke oni povas sendi bajtokodojn el Sun-komputilo al Intel-komputilo kie ili ruliĝos tute senprobleme.