Paĝo 9 el 18

Trafa respondo estas:

Jes. Parte pro tio Java estas tiel populara.

Apletoj

Apleto estas Java-bajtokoda programo kiu ruliĝas ene de TTT-foliumilo. La modernaj TTT-foliumiloj enhavas Java-interpretilon. TTT-paĝo en Interreta ĉefkomputilo povas enhavi komandojn kiuj sendas Java-bajtokodojn al klienta komputilo (ekz. la via) kiu petis tiun paĝon. La TTT-foliumilo en la klienta komputilo rulas la Java-apleton per sia interpretilo entenata.

Apletoj ebligas dialogon kun la uzanto, prezentadon de senmovaj kaj moviĝantaj grafikaĵoj. Ni pritraktos apletojn en postaj ĉapitroj de la kurso. Por nun ni koncentru nin sur Java-programoj kiuj ricevas enigojn el la klavaro kaj vidigas eligojn en DOS-fenestro sur la ekrano. Tiaj programoj nomiĝas aplikaj Java-programoj.

DEMANDO 9:

Ĉu Java uzata por skribi apletojn estas malsama ol Java uzata por skribi aplikojn?