Ne. La baza lingvo estas la sama por ambaŭ uzoj.
Ni uzos la tekstoredaktilon "Notepad" kiu troviĝas en ĉiuj versioj de la operaciumo Microsoft-Vindozo. Mi preferas uzi Notepad, ĉar oni tre ofte havas ĝin kaj ĝia uzado estas tre facila. Vidinte kiel la afero funkcias per uzado de Notepad, elektu prefere alian pli bonan tekstoredaktilon. La celo estas krei tekstan dosieron nomatan Saluton.java kiu enhavas la jenajn liniojn de signoj:
class Saluton { public static void main ( String[] args ) { System.out.println("Saluton al la tuta mondo!"); } }
Unue, ĉar ni deziras stapli ĉiujn niajn kreotajn Java-programojn, en aparta dosierujo, bonvolu krei en via fiksa disko C: dosierujon kaj nomu ĝin JavaProgramoj. Se vi ne kapablas tion fari, bv. rigardi en la komenco de la venonta paĝo (Trafa respondo ...).
Due, ni devas nun eklabori ene de la DOS-fenestro (nomata ankaŭ kiel nigra fenestro -- vi tuj komprenos kial) do vi devas malfermi ĝin. Kompreneble oni povas tion fari en ĉiu versio de la operaciumo Vindozo sed tamen, kiel kutime, per iom malsamaj procedoj. Jen la serioj de elektoj por malfermi DOS-fenestron de malsamaj versioj de Vindozo:
Windows 98: Start | Programs | MS-DOS prompt
Windows NT: Start | Programs | Command prompt
Windows ME: Start | Programs | Accessories | MS-DOS prompt
Windows 2000 kaj XP: Start | Programs | Accessories | Command
prompt.
Ekzemple, se vi uzas Vindozon XP, alklaku la butonon Start, poste alklaku Programs, en la menuo de programoj alklaku Accessories. En la aperinta menuo, alklaku Command prompt.
Glosoj: malfermi fenestron: vidigi fenestron sur la ekrano