Paĝo 11 el 18

Trafa respondo estas:

Nigra DOS-fenestro

Espereble finfine sur via ekrano malfermiĝis la nigra DOS-fenestro kiu ebligos al vi tajpi tekstajn komandojn kaj havi ilin plenumitaj fare de komanda interpretilo de via operaciumo. Ĝi aperas surmetita al la fenestro de la kurso kaj se ĝi malhelpas la legadon vi povas forŝovi aliloken aŭ minimumigi ĝin.

Vi devus vidi ion similan al la enhavo de la supra bildo sed rilatan al via Vindoza versio. Nia celo nun estas difini la ĵus kreitan dosierujon JavaProgramoj kiel la tiel nomatan defaŭltan (t.e. aŭtomate elektotan) labordosierujon. Ne zorgu, do, pri tio, kio fakte aperas en via nigra fenestro, gravas nur, ke la kursoro troviĝu fine de la lasta invita linio. Ĝuste ĉi tie:

tajpu la komandon CD\JavaProgramoj kaj alklaku Enter.

Tuj aperos, kiel lasta linio sur la ekrano, jena invito:

C:\JavaProgramoj>

Tio signifas, ke la operaciumo aŭtomate staplos la kreotajn dosierojn en la fiksa disko en la dosierujo C:\JavaProgramoj. Do, ĝuste en la dosierujo kiun vi kreis tiucele! Bone, oni diras, ke la dosierujo JavaProgramoj en la fiksa disko C: fariĝis la kuranta defaŭlta dosierujo.

Ĉ
u ĉio estas en ordo sur via ekrano? Se ne, negrave! Nenio neriparebla okazis. Ne malpaciencu, reprovu ĝis kiam vi sukcesos.

Glosoj: minimumigi fenestron: sen malfermo malaperigi fenestron aperintan sur la ekrano.

DEMANDO 11:

Kiuj estas la du manieroj ordoni al operaciumo plenumi iun agon?