Paĝo 12 el 18

Trafa respondo estas:

Ekruli Notepad

Ni uzos la tekstoredaktilon "Notepad" kiu troviĝas en ĉiuj versioj de la operaciumo Vindozo. Alklaku Start | Programs | Accessories por vidigi la menuon de Vindozaj servoprogramoj. Kiel vi povas jam supozi, malsamaj versioj de Vindozo lokas Notepad en malsamaj lokoj. Eble vi devos iomete serĉi ĝin.

Alklakante la taŭgan elekton, vi ekrulos Notepad. Sed eblas ekruli Notepad tajpante en la DOS-fenestro la vorton notepad kaj, poste, alklakante, kompreneble, la klavon Enter:

C:\JavaProgramoj> notepad
C:\JavaProgramoj>

Plua fenestro malfermiĝis sur la ekrano: la fenestro de la tekstoredaktilo Notepad.

DEMANDO 12:

Ĉu vi sukcesis plenumi la ĝisnunajn taskojn kaj atingi la ĝustajn rezultojn?