Paĝo 13 el 18

Trafa respondo estas:

Notepad

En la fenestro de Notepad tajpu tre precize kaj atente la jenan ekzemplan programon:

Por enigi la signojn, simple tajpu ilin. Vi povas movi la kursoron tra la teksto uzante la muson aŭ la sagoklavojn. Por forviŝi erarojn, uzu la klavojn "Backspace" aŭ "Delete". Por alinei, simple alklaku "Enter". Tajpante la programon, vi NEPRAS uzi laŭbezone majusklojn kaj minusklojn kaj ĉiujn interpunkciajn signojn ekzakte kiel ili aperas en la supra ekzemplo. La nombro de la spacetoj ne gravas.

Nun vi devas stapli la dosieron por konservi ĝin en la fiksa disko. Tiu-cele uzu unu el la elektoj en la menua linio je la supro de la Notepad-fenestro.

Glosoj: kursoro : markaĵo sur la ekrano indikanta la pozicion en kiu plenumiĝas operacio / sagoklavo: ĉiu el pluraj klavoj de komputila klavaro, uzataj por movi la kursoron sen ŝanĝi la traktatan datumaron

DEMANDO 13:

Kiun el la elektoj el la menua linio je la supro de la Notepad-fenestro oni uzos por konservi la dosieron?