Paĝo 14 el 18

Trafa respondo estas:

La menuon "File".

Konservi la Fontdosieron

Movu la muskursoron al "File" kaj alklaku ĝin. Aperas submenuo. Nun alklaku "Save As". Kiel la bildo montras, la komenca dosierujo povas esti alia ol C:\JavaProgramoj. Ĉi-kaze vi devas uzi taŭgajn komandojn supre de la dialoga fenestro "Save As" por aperigi la liston de dosierujoj.

Kiam vi trovos la dosierujon "JavaProgramoj" en la listo, dufoje klaku sur ĝi tiel difinante ĝin kiel la bezonatan dosierujon.

DEMANDO 14:

Ĉu vi memoras kiu estas la Vindoza versio uzata dum la kompilado de la kurso kaj kies ilustraĵoj aperas en ĝi?