Ĉapitroj
|
Sekso kaj reproduktiĝo
Ankaŭ araneo reproduktiĝu, do estas viraj kaj inaj araneoj. Viraj ĝenerale estas pli malgrandaj ol inaj araneoj kaj ofte iom pli buntkoloraj. La viraj estas koneblaj pro ŝajne kvina krurparo apud la kapo.
|
|
Philodromus dispar vira, atentu la palpilojn |
Argiope keyserlingi kun kokono |
Tiuj estas transformiĝintaj palpiloj de la araneo. La reproduktaj organoj de
la araneo troviĝas antaŭ la ŝpiniloj. Vira araneo uzas la bulbeton ĉe la
ekstremaĵo de siaj palpiloj por enigi sian spermon en la inan. Kiam viraraneo
sentas inklinon, ĝi ekmarŝas. Ĉe la konata dom-araneo tio okazas aŭtune. En tiu periodo ni
vidas la araneon kuri tra la domo serĉante partnerinon.
Ĉar araneoj kaptas vivantajn predojn, ĝi atentadu ne
esti taksata kiel predo. Per proceduroj laŭspecie specialaj la viraraneo sciigas
ke ĝi volas sekskuniĝi. Ĉe iuj specioj donaco en formo
de predo estas alportata, aliaj specioj prezentas dancon, aliaj vibrigas la
araneaĵon per la kruroj kaj alproksimiĝas tre singarde. Se la ina araneo resendas la ĝustajn signalojn li povas alveni al ŝi. Por la pintrenkonto
la viraraneo estis preparinta spermon sur ŝpinaĵeto poste ensuĉis ĝin en siajn
bulbetojn. Tie la spermo ne longe konserviĝas. Li do ne faru tion tro frue nek
atendu ĝis ŝia permeso.
|
|
Nigma puella'j seksumantaj |
Lycosa furcillata kun idoj surdorse |
Post la kuniĝo por multaj viraraneoj venas streĉiga momento. La ino foje provas kapti la viron por lin devori. Ofte li sukcesas eskapi, aliaj specioj rezignas kaj sin oferas sen plua rezisto. Aliaj specioj restas kune ĝis grandiĝo de la idoj. La diverso tiurilata estas granda sed ĝenerale la viraraneoj preskaŭ neniam estas manĝataj post la seksumo. Por multaj viraraneoj ja ekvenas la fino de la surtera ekzisto. Inoj povas postvivi dum longa tempo. Iuj inoj estas vorataj far la idoj. Aliaj, ekzemple la lup-araneo, kunportas la idojn dum kelka tempo surdorse. Radretaj araneoj faras kokonon, kiun ili pendigas en sia araneaĵo por tiele povi ilin protekti. La patrina araneo restas en la ĉirkaŭaĵo kiam la idoj naskiĝis. Poste ŝi ĝenerale mortas.
|
Theriid kun idoj |
Ed Nieuwenhuys, marte 1999, 2004
Esperantigis Leo De Cooman
Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la
tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)
Fonto: http://www.xs4all.nl/~ednieuw/Spiders/InfoNed/sekso.html
Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb