Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

William Auld. "Skota metodo"

La naŭa leciono (9)

-US
FORM-
KOMENC-
 
LAND-
KLAR-
PREN-
VOL-
MOND-
RUĜ-
RICEV-
VETUR-
 

Mi venus se mi povus. Li estus feliĉa se ŝi dirus, ke ŝi amas lin. Ĉu ni ricevus respondon se ni skribus? La mondo estus pli bona loko, se la homoj amus unu la alian. Estas klare, ke ili irus laŭ la vojo de boneco se oni helpus ilin. Ĉu ni veturu tra la kamparo? Mi kunirus se mi havus veturilon. Klarigu al mi, kion vi volus fari se vi havus multajn iĉaĵojn. Mi unue havigus al mi grandan ruĝan veturilon. Se mi devus paroladi antaŭ la homoj, mi ruĝiĝus. En ĉiuj landoj la homoj ne deziras militon.

Se ili havus tempon, la gesinjoroj scius helpi vin. Baldaŭ ni komencos diskonigi la gravajn novaĵojn. Se mi estus ricevinta la skribaĵon, mi tuj komencus la laboron. La afero ne estas klara; kiu povus ĝin klarigi al mi? Se mi dirus tion, oni priridus min. Kiam mi iris al la legejo mi kunprenis miajn amikojn. Kuniĝo de kvar nacioj formis tiun landon. La sinjoro estis plena de bonvolo.

Li bonvolis doni al mi kelkajn belaĵojn. Bonvolu sciigi al mi vian nomon. Bonvolu helpi min. Helpu min, mi petas. Bonvolu stariĝi. Bonvolu sidiĝi.

BO-
 
IO
IU
IAM
IE
 

Bopatro. Bopatrino. Bogepatroj.

Io ĝojiga okazis al li. De la patro li ricevis ion bonan. Iu alia povus fari pli rapide la laboron. En iuj lokoj la homoj havas multan laboron, en aliaj malmultan. Ni iru iam al la junulejo. Iam mi estis feliĉa, sed ne nun. Ie en la mondo vivas mia iama amatino. Sidiĝu ie. Helpu iu. Helpu iun. Venu iam al mia loĝejo. Iam ni transloĝiĝos al alia loko. Malbona estas io en la lando. Ie mi vidis lin antaŭe. "Mia amo de l’ iamo, mia am’ morgaŭa... "

Ie iu iam faris ion!

KONTRAŬ      

Kontraŭ mi stariĝis multaj malamikoj. Kiu ne estas por ni estas kontraŭ ni. Li forte kontraŭstaris mian peton. Miaj kontraŭuloj ne estis malfortuloj. Tio estis klara demando pri bono aŭ malbono. Ili ne povis kontraŭdiri mian klarigon. Oni multfoje militis kontraŭ tiu nacio. Ni kontraŭparolos se ni povos. Kontraŭ la flankvojo staris granda ruĝa loĝejo. La veturilo iris laŭ iu flankvojo.

JAM OL    

Mi konas lin, ĉar mi jam vidis lin kelkfoje. Post via klarigo mi jam komprenas. Post via klarigo mi jam iros. La sinjorino havas novan infanon, ŝi jam havis kvin. Mi jam antaŭe helpis vin. Vi estis amiko de mia patro? – donu jam vian manon! Li jam ridis pri la okazontaĵo. La laboristoj jam komencis alveni kiam mi parolis al ilia estro. Li estas junulo, sed li jam ricevis gravan laboron. Mi jam ne povos iri kun vi, pro tio, kio okazis.

Ŝi loĝas en pli granda ĉambro ol mi. Li amas la patron pli ol la patrinon. Ili iris laŭ pli longa vojo. Post la milito oni vivis pli libere ol antaŭe. Kiu estas pli aminda ol tiu belulino? Ŝi pli emas paroli ol labori. Kiu vivis pli longe – via bopatro aŭ via bopatrino? Mia veturilo iras pli rapide ol la lia. Hodiaŭ oni vivas pli feliĉe ol en la malnova tempo. La sinjoro mortis antaŭ ol mi povis alparoli lin. Vi devas lerni veturadon antaŭ ol veturigi libere veturilon.

SUB SUR    

Sub la tero. Ili vivis malriĉe en la subtera ĉambro. El lia parolado mi subkomprenis, ke li estas kontraŭulo de la milito. Li submetis sin al la ruĝuloj. La homoj subridis kiam ili alparolis lin. Sur la tero. Mia surtera vivo. Survoje al la lernejo ŝi vidis belan vidaĵon. Sur la kampo staris kvar homoj. Nenion ni povas fari surloke. Multaj nacioj vivas sur la tero. Mi suriris la kampon.


Lessons:  Introduction     8     9     10     Vocabulary

Words by lesson     Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj

13 marto 2002   Vokita 527 fojoj.