Enkonduko
Tiu ĉi estas la komenca versio (ekde januaro
2004) de kurso pri " Komputiko kaj Programado" per uzo de programlingvo
Java,
kiu grade enhavos dek "Partoj"-n (proksimume 50 ĉapitrojn).
Por detalaj kaj ĝisdataj informoj pri la kursa plano kaj ĝia aktuala efektivigo, bonvolu periode esplori oftajn demandojn.
Kvankam la kursa materialo estas en nivelo de supera lernejo,
tamen la instru-metodo celas komprenigi la temojn kaj praktikigi la sciojn
al ĉiu "serioza kaj laborema" komencanto.
Kiel lerni?
Por kontentige profiti de la kurso, bv. atente
tralegi la materialon en ĉiu ĉapitro, pripensu kaj respondu la demandojn
en la fino de ĉiu paĝo.
Averaĝa ĉapitro de la kurso enhavas 15 paĝojn kaj fine de ĉiu ĉapitro aperas "Kvizo" kaj "Refreŝigo" kiuj plezurige helpos vin enkapigi
la ĵus lernitan materialon.
Ĝuu
vian tempon kaj sukceson!
Viajn bonvenajn demandojn kaj rimarkojn, bv. sendi al: kursa kompilisto.
Ĉi tiun kurson mi dediĉas al mia edzino Adriana, mia filo Ruben, mia bofilino Kim kaj al mia admirinda eta nepino Lia, kiuj, kune kun Esperanto kaj komputiloj, igas mian vivon feliĉa kaj plenkontentige vivinda.
Tiu ĉi kurso estas parte bazita sur tradukado de materialo verkita fare de prof. Bradley Kiell el Usono. Mi kore dankas al prof. Bradley Kiell, kiu entuziasme donis al mi permeson libere traduki kaj uzi lian bonegan studmaterialon. Krome, mi multe dankas mian amikon Geza Kurucz, redaktoron de "Juna Amiko", pro lia helpo pri la lingva revizio de la kurso.
D-ro Gian Piero Savio - Informadikisto - Membro de UEA, ILEI kaj ELI