Parto 3: Programado en Java
Ĉapitro 9B -- Esprimoj kaj Aritmetikaj Operacisimboloj estos preta proksimume je la 30-a de majo 2004.
Ĉapitro 10 -- Enigo kaj Eligo de Datumoj estos preta proksimume je la 9-a de junio 2004.
Noto.
Ekde la 10-a de junio ĝis la komenco de julio, la kursa kompilisto ferios.
La eldono de Ĉapitro 11 estas antaŭvidita je la 12-a de julio maksimume. Tamen
la Ĉapitroj 8, 9A,9B, 10 enhavas sufiĉe da programadaj ekzercoj por doni al vi
taŭgan okupiĝon.
Bonan Programadon!
<sub preparado>
Post la elŝutado de la dosieron kurso.zip, difinu
dosierujon C:\miakurso kaj plenumu jenajn paŝojn:
a. Ruligu WinZip kaj malfermu en ĝi la ĵus elŝutitan dosieron kurso.zip
b. Elektu Extract el la menuo Actions
c. Certigu vin, ke la opcio Use folder names estas validigita
ĉ. Tajpu la nomon de la celata dosierujo: C:\miakurso
d: Alklaku la butonon Extract
La dosierujo C:\miakurso
enhavas nun plurajn dosierojn (inter aliaj: index.html) kaj
la subdosierujo Notes,
kiu ĝiavice enhavas la ĉapitrojn de la kurso.
Por aktivigi la kurson, duoble alklaku la dosiernomon index.html !
La celo de tiu ĉi kurso estas instrui la bazajn nociojn pri komputiko kaj komputila programado per uzo de la programlingvo Java.
"Komputila programado” signifas skribi listojn de instrukcioj (“programojn”), kiujn la komputilo plenumos. Por skribi “programon” oni uzas “programlingvo”-n, t.e. grupon da strikte difinitaj vortoj, signoj kaj rilataj reguloj. Ni uzos la programlingvon "Java". Fakte, bonŝance, oni povas bonege uzi komputilojn sciante nenion pri programado, nur rulante centmilojn da finpretaj programoj: foliumiloj, tekstiloj, ludoj, ktp. Do jen grava kaj alloga demando:
Ĉu nepras scii programi komputilon? Kial lerni programadon?Fakuloj opinias, ke “nuntempe, ciŭ kleremulo neprus lerni almenaŭ la bazajn principojn de komputila programado!”.
Jen kelkaj kialoj:
* Programado estas nekredeble amuziga - Kie ajn vi povas trovi sklaveton ĉiam
preta, eĉ
dezirema, fari ĉion
kion vi diras?
* Via logika pensokapablo evoluos – Vi lernos pripensi sinsekvojn de eventoj,
operacioj, k.t.p. tre precize.
* Vi kapablos fari kalkulojn malfacile esprimeblajn, se oni ne uzas program-lingvojn.
Vi klare komprenos la sinsekvon de paŝoj
bezonataj.
* Vi kapablos plej bone solvi problemojn rilatajn al teknikaj fakoj. Viaj kunuloj
sin turnos al vi kun respekto por peti helpon.
* Vi ĝisfunde
povos ekspluati programaron – Nunaj rafinitaj programoj enhavas eblojn
de programlingvoj kiujn nur programistoj povas ekspluati.
* Programado povus iĝi
via profesio – Se fariĝos
al vi agrable programi komputilojn, programado povus iĝi
via dumviva kontentiga profesio.
Oni aplikas la metodon nomatan "Programita Lernado" al la instruado helpe de komputilo en Interretaj kursoj.
Kio estas "Programita Lernado"?
Programita Lernado estas tekniko por organizi instruadon tiel, ke post ĉiu nova koncepto oni faras demandon al la lernanto por plifirmigi la koncepton mem. La instruado procedas tiel:
leciono demando respondo leciono demando respondo . . . . .La lecionoj estas mallongaj kaj estas facile respondi al la demandoj. Daŭra retroago rezultigas aktivan lernadon fare de la lernanto kaj pli firman komprenadon kaj enmemorigadon. Pluraj esploroj montris, ke tiu tekniko estas tre efika, aparte por enkondukaj lecionoj pri teknikaj temoj. Ĉar la lernanto restas mense aktiva respondante la demandojn kaj kontrolante la respondojn, la lernado iĝas multe pli rapida.
Tiu ĉi
tekniko estis tre laŭmoda
en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam realigi ĝin
per tiamaj gigantaj komputiloj estis tre multekoste. Do, bedaŭrinde,
malgraŭ
ĝiaj
avantaĝoj,
tiam oni decidis forlasi ĝin.
Nuntempe, helpe de Interretaj rimedoj kai programlingvoj, tiu forgesita tekniko montriĝas
sufiĉe
malmultekosta kaj facila.
Tamen, strange, oni ne plu uzas ĝin.
Jen taŭga
ŝanco
por Esperanto!
Sendube estas pli komforte aranĝi la variablon PATH
permanente; tiamaniere ĝi persistos post
la komputila reŝalto. Jen la procedo,
laŭ operaciumo, por
permanente aldoni al la variablo PATH la vojprefikson de la koncernata Java-subdosierujo,
t.e. C:\j2sdk1.4.2_03\bin .
Microsoft Windows NT, 2000 and XP
Elektu Start, Settings, Control Panel kaj klaku duoble al Systems. Por Microsoft Windows NT, elektu la langeton Environment; por Microsoft Windows 2000 kaj XP, elektu la langeton Advanced kaj poste Environment Variables.
Serĉu "Path" inter User Variables kaj System Variables.
Tajpu ;C:\j2sdk1.4.2_03\bin je la fino de la
nuna signoĉeno (atentu: ne forgesu
la komencan punktokomon!). Alklaku "Set", "OK"
aŭ "Apply".
Microsoft Windows 98
a. Malfermu la dosieron AUTOEXEC.BAT kaj ŝanĝu aŭ aldonu la variablon PATH jene:
b. Ekrulu la sisteman redaktilon. Elektu "Start", "Run" kaj tajpu sysedit kaj alklaku OK.
c. Lokalizu le fenestron kiu vidigas AUTOEXEC.BAT. Serĉu PATH.
d. Se ĝi ne ekzistas, aldonu ĝin tajpante PATH C:\j2sdk1.4.2_03\bin. Se ĝi jam aperas, tajpu ;C:\j2sdk1.4.2_03\bin (atentu: ne forgesu la komencan punktokomon!) en la dekstra fino de ĝia nuna signoĉeno.
e. Por aktivigi la ŝanĝon, plenumu la jenan:
C:> c:\autoexec.bat
f. Por kontroli, ke la ŝanĝo estas en ordo,
plenumu la jenan:
C:> path
Microsoft Windows ME
El la menuo Start, elektu programs, accessories,
system tools and system information.Tio aperigas
fenestron nomatan "Microsoft Help and Support". Ĉi tie malfermu la
menuon Tools kaj elektu "System Configuration". Alklaku la langeton
Environment, apartigu PATH kaj klaku al butono
Edit.
Tajpu ;C:\j2sdk1.4.2_03\bin (atentu: ne forgesu
la komencan punktokomon!) en la dekstra fino de ĝia nuna signoĉeno. Konservu
la ŝanĝojn kaj, laŭ peto, startigu la
komputilon.
Glosoj: apartigi: en fenestro de ekrana redaktilo, indiki fragmenton de teksto au parton de bildo, al kiu aplikigos sekva operacio / langeto: en dialogujo imitanta sliparon, elstara peco de slipbildo servanta por elekti (aktivigi) la koncernan «slipon»