Paĝo 9 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Trafa respondo estas:

Jes.

Uzado de Pluraj Linioj por Frazo

Vi povas uzi plurajn liniojn por frazo. Ĉie, kie signo "spaceto" estas permesita, vi povas disigi frazon. Tio signifas, ke vi povas disigi frazon nek en la mezo de nomo, nek inter la citiloj de ĉena literalo, nek en la mezo de nombra literalo. Jen la programo kun kelkaj frazoj ĝuste disigitaj en du linioj:

class example
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    long   horojLaboritaj = 40;    
    double pagoTarifo     = 10.0, 
           impostoProcento = 0.10;    

    System.out.println("Horoj Laboritaj: " + 
horojLaboritaj );
    System.out.println("pagaSumo  : " 
+ (horojLaboritaj * pagoTarifo) );
    System.out.println("tax Amount  : " + (horojLaboritaj 
* pagoTarifo * impostoProcento) );
  }
}

Kvankam sintakse ĝusta, la disigo de frazoj estas konfuziva por homoj. Krome, estas ankaŭ vere, ke ĉie kie spaceto estas permesita, iu ajn nombro de spacetoj estas permesita. Jen pli bona stilo por aranĝi la programon:

class example
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    long   horojLaboritaj = 40;    
    double pagoTarifo     = 10.0, 
           impostoProcento = 0.10;    

    System.out.println("Horoj Laboritaj: " + 
        horojLaboritaj );
    System.out.println("paga Sumo  : " +
       (horojLaboritaj * pagoTarifo) );
    System.out.println("imposta Sumo  : " + 
       (horojLaboritaj * pagoTarifo * impostoProcento) );
  }
}

Prefere deŝovu la duan parton de disigita frazo pli dekstren ol la komenco de ĝia supra unua parto.

DEMANDO 9:

Ĉu jeno estas ĝusta?

cla
   ss ekzemplo
{

  public static void main ( String[] args )
  {
    long   horojLaboritaj = 40;    
    double pagoTarifo     = 10.0, impostoProcento = 0.10;    

    System.out.println("Horoj 
        Laboritaj: " + horojLaboritaj );

    System.out.println("paga Sumo  : " + (horoj
        Laboritaj * pagoTarifo) );

    System.out.println("imposta Sumo  : " + (
        horojLaboritaj * pagoTarifo * impostoProcento) );
  }
}