Paĝo 10 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Trafa respondo estas:

Ne. La malĝustaj disigoj estas emfazataj per ruĝa koloro:

cla
   ss ekzemplo
{

  public static void main ( String[] args )
  {
    long   horojLaboritaj = 40;    
    double pagoTarifo     = 10.0, impostoProcento = 0.10;    

    System.out.println("Horoj 
        Laboritaj: " + horojLaboritaj );

    System.out.println("paga Sumo  : " + (horoj
        Laboritaj * pagoTarifo) );

    System.out.println("imposta Sumo  : " + (
        horojLaboritaj * pagoTarifo * impostoProcento) );
  }
}

La lasta frazo estas ĝusta, kvankam malbonstila por homa kompreno. La kromaj vakuaj linioj estas en ordo.

Valorizaj Frazoj (Ordonoj)

Ĝis nun ni uzis la valoron komence staplita en variablo kaj ne ŝanĝis la valoron kiun la variablo enhavis. Kompreneble, oni supozas, ke variabloj varios ricevinte novajn valorojn, kiujn ruliĝanta programo staplos en ili. Valoriza ordono (frazo) ŝanĝas la valoron staplita en variablo. Jen programo uzanta valorizan ordonon:

class ekzemplo3
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    long pagoSumo ;  //deklaro sen komenca valorizo de variablo
    pagoSumo = 123;  //valoriza ordono
    System.out.println("La variablo enhavas: " + pagoSumo );
  }
}

La valoriza ordono staplas la valoron 123 en la variablon. Alivorte, dum Java-pseŭdokomputilo plenumas la programon, 64-bita sekcio de memoro ricevos la valoron 123.

Rememoru, ke la vorto "plenumi" oni ofte uzas por "ruli." Oni parolas pri "plenumado de programo" aŭ "plenumado" de linio de la programo.

DEMANDO 10:

Kion la programo presos sur la ekrano?