Paĝo 11 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Al la demando "Kion la programo presos sur la ekrano?",

trafa respondo estas:

La variablo enhavas: 123

Sintakso de Valoriza Ordono

Tiu programo presis la saman tekston kiel la antaŭa programo. Tamen, ĉar li ne donis al la variablo komencan valoron, li devis valorizi ĝin poste per taŭga valoro.

La sintakso de valorizaj ordonoj estas simpla. Valorizaj ordonoj similas al jeno:

variablaNomo  =  esprimo ;

Valoriza ordono postulas, ke la komputilo plenumu du paŝojn, laŭorde:

  1. Komputi la esprimon (t.e. komputi ĝian valoron)
  2. Stapli tiun valoron en la variablo.

Ekz-e, la valoriza ordono:

sumo = 32 + 8 ;

petas du agojn:

  1. Komputi la esprimon — 32 + 8 estas komputita, rezultigante 40
  2. Stapli tiun valoron in la variablo — 40 estas staplita en sumo.

Notu Bone: Perfekte kompreni kaj daŭre rememori tiun dupaŝan funkciadon de valoriza ordono, estas nemalhavebla kondiĉo por sukcese
lerni komputilan programadon. Sen tiu koncepto, eĉ tre facila problemo fariĝas terure malfacila. "Savas averto de malbona sperto!".

DEMANDO 11:

Kion faras jena valoriza ordono:

sumo = 42 - 12 ;