Al la demando "Kion faras jena valoriza ordono:
sumo = 42 - 12 ;
Unue, ĝi komputas la esprimon kiu resultigas 30;
due, ĝi staplas tiun valoron en la variablo sumo
.
Kutime, vi simple dirus:
la ordono staplas 30 en sumo
.
Tamen, vi nepre devas kompreni, ke tie ĉi efektiviĝas du paŝoj kaj laŭorde. Kiam la esprimo, dekstre, komplikiĝas, vi nepre devas koni la du paŝojn por ekkompreni tion kio fakte okazas.
Esprimo estas kolekto da literaloj, operacisimboloj, variabloj kaj krampoj, kies celo estas komputi valoron.
Tiu difino estas iomete nekompleta kaj necesas kelkajn klarigojn:
Tio povus ŝajni terura. Sed, fakte, vi konas tion el algebro, ekz-e:
(32 - y) / ( x + 5 )
Ĉi supre, la signo "/" signifas "divido"-n. Iu ajn esprima miksamaso simple ne kunkcios (kompreneble!). Jeno:
32 - y) / ( x 5 + )
ne estas sintakse ĝusta esprimo. Estas reguloj ĉi-rilate, sed la plej bona regulo estas ke esprimo devas esti algebre en ordo.