Paĝo 13 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Trafa respondo estas:

53 12 - 3) x + 34 ((buboj - 3) / 45 sumo * 3 + 2
ĝusta erara ĝusta erara ĝusta
 
-79.4 (3foo -7) z99 ((x+y)/(y+92) -3) +6 x ** -4 + 8
ĝusta erara ĝusta erara ĝusta

Spacetoj Ne Tiel Gravas

Oni povas skribi esprimon tute sen spacetoj. Operacisimboloj kaj krampoj sufiĉas por apartigi la partojn de esprimo. Vi povas uzi unu aŭ pli da spacetoj por vide apartigi la partojn, ne ŝanĝante la signifon. Ekz-e, jena estas ĝusta esprimo:

(horojLaboritaj*pagoTarifo)-dedukto

Jeno signifas precise la samon:

(horojLaboritaj * pagoTarifo) - dedukto

Usu spacetojn saĝe por igi klara al etkomprenemaj homaj estaĵoj (kiel mi kaj vi) kion la esprimo signifas. Spacetoj estas malpermesitaj meze de identigiloj. Jeno NE estas ĝusta:

( horoj Laboritaj * pago Tarifo) -dedukto

Estas eble (sed ne bonkondute) uzi spacetojn trompocele. Ekz-e, suba esprimo:

12-4   /   2+2

ŝajnas indiki, ke 4 devas esti subtrahita de 12, poste, ke rezulto ( 8 ) devas esti dividita per 4. Tamen, spacetoj tute ne gravas kaj la esprimo fakte egalas jenan:

12   -   4/2  +  2

Tiu aranĝo de spacetoj igas pli evidenta la veran signifon de la esprimo .

DEMANDO 13:

Laŭ viaj konoj pri algebro, kiu estas la valoro de supra esprimo?