Paĝo 14 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Al la demando "Laŭ viaj konoj pri algebro, kiu estas la valoro de supra esprimo?",

trafa respondo estas:

12, ĉar la esprimo signifas: 12 - 2 + 2.

Aritmetikaj Operacisimboloj

Operacisimbolo Signifo Prioritato
- unuara minus plej alta
+ unuara plus plej alta
* multipliko meza
/ divido meza
% resto meza
+ adicio malalta
- subtraho malalta

Aritmetika operacisimbolo estas simbolo, kies celo estas plenumo de aritmetika operacio. Kiel la antaŭa demando ilustras, se pluraj operacisimboloj aperas en esprimo, la operacioj estas plenumitaj laŭ specifa ordo. Operacisimboloj kun pli alta prioritato agos unue. Estas multe da operacisimboloj en Java, dum la tabelo montras nur kelkajn:

En la tabelo, operacisimboloj de la sama grupo havas saman prioritaton. Do, ekz-e, plus ("+") kaj minus ("-") havas la saman prioritaton.

La operacisimboloj unuara minus kaj unuara plus estas parto de negativa aŭ pozitiva nombro. Ekz-e, -23 signifas negativa dudek tri. Pli pri tio sekvas en alia paĝo.


DEMANDO 14:

Kiuj estas la valoroj de jenaj esprimoj (en ĉiu esprimo, plenumu unue la operacsimbolon kun la plej alta prioritato):

78 - 12 / 4            2 + 6 / 2 - 9