Al la demando "Kial la programo presis la unuan "40" sen dekuma punkto, dum presis la duan kun dekuma punkto t.e. "40.0" ?",
La unua valoro oni staplis en variablo de datumtipo long, entjera tipo. Entjeroj ne havas frakciajn partojn. La dua "40" rezultis el komputado koncernanta variablon de datumtipo double, glitpunkta tipo, kiu ĉiam havas frakcian parton.
Jen denove la programo:
class ekzemplo { public static void main ( String[] args ) { long horojLaboritaj = 40; double pagoTarifo = 10.0, impostoProcento = 0.10; System.out.println("Horoj Laboritaj: " + horojLaboritaj ); System.out.println("paga Sumo : " + (horojLaboritaj * pagoTarifo) ); System.out.println("imposta Sumo : " + (horojLaboritaj * pagoTarifo * impostoProcento) ); } }
Bone atentu la frazon emfazita per ruĝa koloro. La krampoj en (horojLaboritaj
* pagoTarifo) montras, ke oni volas multipliki horojLaboritaj
per pagoTarifo
kaj poste kunmeti la rezulton (konvertita al signoj) al la antaŭa ĉeno.
Kiam aperas komputado kiel parto de frazo System.out.println()