Estas kelkaj sintaksaj eraroj:
long pu-la-urso ; // nevalida identigilo: "-" ne permesita short korko = 0; // Bone double sapveziko = 0, laborego = 9, enbaraso = 8 // mankas ";" kiu estas deviga signo en la fino de frazo. byte la kuglo ; // nevalida identigilo: spaceto ne permesita int double; // reservita nomo char winnieLaPuLong ; // Bone sintakse, sed mallerta elekto por variabla nomo // (poste, oni ja ne povos rememori la taskon de tiu variablo!) int 8pilko; // cifero, kiel komenca signo, ne permesita.
Jen alia ekzemplo de programo enhavanta plurajn variablajn deklarojn.
class ekzemplo { public static void main ( String[] args ) { long horojLaboritaj = 40; double pagoTarifo = 10.0, impostoProcento = 0.10; System.out.println("Horoj Laboritaj: " + horojLaboritaj ); System.out.println("paga Sumo : " + (horojLaboritaj * pagoTarifo) ); System.out.println("imposta Sumo : " + (horojLaboritaj * pagoTarifo * impostoProcento) ); } }
La signo *
signifas multipliki. En la programo, (horojLaboritaj
* pagoTarifo)
signifas multipliki la nombro staplita en horojLaboritaj
per la nombro staplita en pagoTarifo.
La signo +
sekvanta signoĉenon, signifas aldoni signojn ĉe la fino de la signoĉeno mem. Tiel "Horoj
Laboritaj: " + horojLaboritaj
konsistigas signoĉenon komencanta per "Horoj
Laboritaj: "
kaj finiĝanta per signoj el valoro de horojLaboritaj
.
La programo presos:
Horoj Laboritaj: 40 paga Sumo : 400.0 imposta Sumo : 40.0
La programo llustras
gravan ideon: por uzi la valoron staplita en variablo, nur uzu la nomon de la variablo.
Do, ekz-e, en la unua frazo System.out.println
oni uzis la variablon horojLaboritaj
.
Tio signifas "atingi la valoron ene de horojLaboritaj
kaj uzi tiun valoron tie".
Rememoru, ke se vi volas ruli ekzemplajn programojn, vi povas "kopii" ilin el la nuna paĝo de via TTT-legilo, "alglui" ilin en la fenestro de Notepad kaj procedi kiel kutime. (Vidu en Ĉapitro 7 "Kiel Ruli Ekzemplajn Programojn" sen tajpi ilin). Se vi uzas Unikso-sistemon, vi povas fari la samon per kies TTT-legilo kaj tekstredaktila fenestro.