Sintakso de Variabla Deklaro
Rememoru, ke sintakso signifas la gramatikon de komputila lingvo.
Eblas paroli ankaŭ pri la sintakso de malgranda parto de programo,
ekz-e la sintakso de variabla deklaro.
Variabla deklaro estas farebla en pluraj manieroj:
datumTipo variablaNomo;
- La unua maniero deklaras variablon, deklaras ĝian datumtipon kaj rezervas memoron por
ĝi. Ĝi specifas nenion pri kiu valoro estas staplita
en memoro. (En sekvaj lecionoj vi lernos, ke en kelkaj cirkonstancoj la
variablo aŭtomate ricevas komencan valoron kaj ke,
en aliaj cirkonstancoj, la variablo ne ricevas iun komencan valoron).
datumTipo variablaNomo = komencaValoro ;
- La dua maniero deklaras variablon, deklaras ĝian datumtipon, rezervas memoron por ĝi kaj staplas komencan valoron en tiu memorero.
La komenca valoro nepre devas kongrui kun la difinita datumtipo.
datumTipo variablaNomoUnu, variablaNomoDu ;
- La tria maniero deklaras du variablojn, ambaŭ de la sama datumtipo, rezervas memoron
por ĉiu el ili, sed staplas nenion en ĉiu variablo. Eblas uzi tiun manieron por
laŭvole deklari pli ol du variablojn .
datumTipo variablaNomoUnu = komencaValoroUnu,
variablaNomoDu = komencaValoroDu ;
- La kvara maniero deklaras du variablojn, ambaŭ de la sama datumtipo, rezervas memoron
por ĉiu el ili sed ankaŭ staplas komencan valoron en ĉiu variablo. Vi povas fari ĉion ĉi en ununura linio, se la spaco sufiĉas. Denove, vi povas uzi tiun manieron por
deklari pli ol du variablojn kondiĉe, ke vi respektu la sintakson.