Al la demando "Kion vi supozas, ke la supra programo skribos sur la ekrano?",
La variablo enhavas: 123
Por plej bone profiti el tiuj ĉi lecionoj, kopiu la suban programon en NotePad (aŭ alian redaktilon), savu ĝin en la dosieron "ekzemplo.java" , tradukigu kaj rulu ĝin per Java kiel vi detale lernis en Ĉapitro 7. Ĉi sube aperas simulado de tradukado kaj interpretado de la programo: tajpu entjeron en la teksta kadro sube, klaku sur "Traduku", poste sur "Rulu". (Noto: se ĝi ne funkcias, via TTT-legilo ne estas pretigita por ruli Java-Skripto-n).
Temas nur pri simulado (per uzo de Java-Scripto), do ne estas kiel vere tradukigi kaj ruli realan Java-programon. Ne prenu ĝin tro serioze. Se vi jam kapablas, bonvolu fari la rilatan programadan ekzercon (uzante literalon sen tajpado), kiel vi lernos en Ĉapitro 7.
Glosoj: simulado: tekniko, konsistanta en la reprodukto de la kondiĉoj, ĉe kiuj okazas iu fenomeno, kiun oni deziras esplori / skripto-lingvo: interpreta programo vokanta aplikajn aŭ sistemajn programojn. Java-Skripto estas skripto-lingvo el la firmao Netscape.