Paĝo 19 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Trafa respondo estas:

(78 - 28) / 2
---------
  50      / 2
  -----------
      25
(2 + 6) / 2 - 9    
-------
   8    / 2 - 9
   --------
        4   - 9
        -------
           -5

Ingitaj Parentezoj

Kelkfoje en komplika esprimo, unu paro da parentezoj ne sufiĉas. Tiam , uzu plurajn "ingitajn" parojn por montri kion vi volas. "Ingitaj" (parolante pri paroj da krampoj) signifas: aro da krampaj paroj, havantaj laŭgrade malpliiĝantan amplekson, tiel ke ili estas aranĝitaj unuj ene de la aliaj. Ekz-e, (((......).......((...) ...(... )))...(...)).

Ĉu vi rememoras pri "aroj da akordiĝantaj krampoj ene de aliaj aroj da akordiĝantaj krampoj" rilate la strukturo de Java-programoj? Ankaŭ tie temis fakte pri ingitaj krampoj.

Por ingitaj parentezoj en esprimoj la regulo estas: La plej interna paro da parentezoj estas komputata unue.

La esprimo estas komputata komence de la plej profunde ingita paro da parentezoj (la "plej interna paro") kaj poste daŭrigante la komputadon eksteren ĝis neniu parentezo restas. Se aperas pluraj paroj da parentezoj samnivele, la komputada ordo estas, kiel kutime, el maldekstre dekstren. Ekz-e:

( ( ( 32 - 16 ) / ( 2 * 2 ) ) -  ( 4 - 8 ) ) + 7
    -----------

( (     16      / ( 2 * 2 ) ) -  ( 4 - 8 ) ) + 7
                  ---------

( (     16      /     4     ) -  ( 4 - 8 )  ) + 7
  ---------------------------

(               4             -  ( 4 - 8 )  ) + 7
                                  -------

(               4             -      -4     ) + 7
---------------------------------------------
                    
                     8                        + 7
                     ----------------------------

                                  15

Kutime oni ne tiel detaligas skribe, sed preterpasas kelkajn paŝojn.

DEMANDO 19:

Kiu estas la valoro de jena esprimo:

(12 / 4 ) + ( 12 / 3)