+24 + 3 * -4
------
+24 + -12
-----------
12
Por ekzakte specifi kiuj nombroj iras kun ĉiu operacisimbolo, uzu parentezojn. Ekz-e:
-1 * ( 9 - 2 ) * 3
signifas komputi 9 - 2 unue. La paro "( )" grupigas kune kion vi volas komputi unue. Post komputo de la subtraho, la ( 9 - 2 ) fariĝas 7:
-1 * 7 * 3
Nun, laŭ la regulo "el maldeskstre dekstren" por samprioritataj operacisimboloj:
-1 * 7 * 3
------
-7 * 3
--------
-21