Paĝo 9 el 17

Al la demando "Ĉu vi opinias, ke uzado de float anstataŭ double, ŝparas rimarkindan amason da komputila memoro? ",

trafa respondo estas:

Ne. La plejparto de programoj uzantaj variablojn el tipo double postulos nur kelkajn aldonajn bajtojn en programo longa milojn da bajtoj.

Eksplicitaj Glitpunktaj Literaloj

Kelfoje vi devas eksplicite postuli literalon float je simpla precizo. Faru tion aldonante minusklan 'f' aŭ majusklan 'F' ĉe la fino, ekz-e:

123.0f        -123.5F         -198234.234f       0.00000381F

Kelfoje vi devas eksplicite postuli literalon double je duobla precizo. Faru tion aldonante minusklan 'd' aŭ majusklan 'D' ĉe la fino, ekz-e:

123.0d        -123.5D         -198234.234d       0.00000381D

Memoru, ke sen fina litero, glitpunkta literalo (t.e. nombra literalo enhavantan dekuman punkton) aŭtomate alprenos la tipon double.


DEMANDO 9:

Ĉu vi opinias, ke jeno estas laŭleĝa?

double steloj = 8912D ;