Al la demando "Ĉu vi opinias, ke jeno estas laŭleĝa?",
double steloj = 8912D ;
Jes. La litero 'D' faros la literalon double
(eĉ se ĝi ne enhavas decimalan punkton).
Ankaŭ ambaŭ jenaj deklaroj funkcios:
double steloj = 8912 ;
aŭ
double steloj = 8912.0 ;
La unua supra deklaro funkcios, sed temas pri "malzorga" kodado. La tradukilo
devas konverti la entjeran literalon en literalon double
antaŭ ol atribui ĝian valoron al la variablo, kies nomo estas
"steloj". En la dua deklaro, la tradukilo rekte atribuas la literalon
de datumtipo double
al la variablo.
Kelkfoje vi renkontos sciencan notacion. Jenaj estas ĉiuj literaloj je duobla precizo:
1.23E+02 -1.235E+02 -1.98234234E+05 3.81E-06
Alimaniere oni povas diri, ke la entjero post "E" difinas en kiu direkto kaj je kiom da ciferoj deloki la dekuman punkton. Positivaj entjeroj signifas deloki dekstren; negativaj entjeroj signifas deloki maldekstren.
Glosoj: notacio: skribmaniero (france: notation, angle: notation)