Al la demando "Kiel oni kutime skribas la nombron 1.9343E+03 ?",
1934.3
Konsideru la skribadon de la valoro 1/3 (triono) en decimala notacio:
0.333333333333333333
Temas pri neracionala nombro, t.e. la nombro da ciferoj (ĉi-tie ciferoj 3) postulitaj dekstre de la
decimala punkto estas senlima. La datumtipo float
konsistas el
nur 32 bitoj: nesufiĉe da bitoj por reprezenti senliman nombron
da ciferoj 3.
La datumtipo float
havas 23 bitojn de precizo. La ceteraj 9
bitoj (el la 32) necesas por indiki la grandon de la nombro. Do tio ebligas
precizon de nur 7 dekumaj ciferoj proksimume..
La nombro de ciferoj de precizo por la datumtipo float
estas
la sama (ne gravas la grando de la nombro). La datumtipo float
povas reprezenti nombrojn kies grando estas proksimume 3.4E+38. Sed la precizo
de tiuj grandaj nombroj estos ĉiam 7 dekumaj ciferoj. (Por pliaj klarigoj
pri ĉiuj temoj, konsultu libron pri matematiko).
Memoru nur tion: la datumtipo float
havas proksimume
la amplekson kaj precizon de malmultekosta elektronika kalkulilo. Kutime tiom
ne sufiĉas.