Al la demando: Kio ne estas en ordo en la suba konstanto, por 
    kiu oni postulas la tipon float? 
1230.00089F
 Ĝi havas naŭ dekumajn ciferojn de precizo. Datumtipo float ne povas trakti 
    ĝin. La tradukilo rondigos la nombron al valoro kiu taŭgas por float.
Vi povus argumenti, ke oni uzas nur kvin poziciojn en la supra nombro: tiuj de la ciferoj 1, 2, 3, 8 kaj 9. Bedaŭrinde, la kvar nuloj en la mezo nepre gravas. Ilia prezento postulas bitojn, eĉ se temas pri nuloj.
 La primitiva datumtipo double (duobla) uzas 64 
    bitojn kaj ĝia amplekso estas multe pli granda: el -1.7E+308 
    ĝis +1.7E+308. Ĝi havas ankaŭ multe pli grandan precizon: proksimume 
    15 signifikajn dekumajn ciferojn. 
Pro tio, kiam vi skribas literalon kiel 2.345 en Java-programo, la tradukilo 
    aŭtomate konsideros ĝin kiel double, eĉ se float sufiĉus. Do, kiam vi traktas glitpunktajn nombrojn, 
    uzu prefere variablojn de tipo double.