Paĝo 13 el 17

Al la demando "Ĉu vi opinias, ke signoj (characters) sufiĉe gravas por esti unu el la ok primitivaj datumtipoj?",

trafa respondo estas:

Jes.

La Primitiva Datumtipo char

Signoj estas tre oftaj en komputiloj. Oni donis al ilia datumtipo la nomon char (mallongigo de character) por ŝpari tajpadon. La datumtipo char uzas 16 bitojn por prezenti signojn. En multaj programlingvoj, tiucele oni uzas nur 8 bitojn. En Java, 16 bitoj ebligas prezenton de signojn el ĉiuj homaj lingvoj (aldone al la angla). Tiu metodo nomiĝas Unikodo.

Ekzemple, jen 16-bita aranĝo:

000000000110011

Se vi scias, ke tiuj 16 bitoj estas de datumtipo char, tiam vi povas rigardi en tabelo kaj malkovri, ke ili reprezentas la signon 'g'. Se vi havas tre bonan memoron, verŝajne vi rememoras, ke la sama 16-bita aranĝo reprezentas ankaŭ la entjero 103 se oni ilin konsideras kiel datumtipon short (mallonga). Por interpreti bitan aranĝon oni nepre devas scii ĝian datumtipon.

Majusklajn kaj minusklajn oni reprezentas per malsamaj aranĝoj. Ankaŭ interpunkciaj kaj specialaj signoj estas datumoj de tipo char . Unu el la specialaj signoj estas la signo "spaceto" kiu disigas vortojn.

Stirsignoj estas bitaj aranĝoj kiuj montras la liniofinon kie paĝoj komenciĝas. Aliaj stirsignoj reprezentas la mekanikajn agadojn de malnova komunikaparataro (ekz-e teletajpiloj) kaj ili estas malofte uzataj nuntempe sed nepre konservendaj.

La primitiva tipo char reprezentas UNUOPAN signon. Ĝi ne enhavas informon pri tiparo. Por trakti pli ol unu signo kune (t.e preskaŭ ĉiam) vi devas uzi objektojn konstruitaj el datumoj de tipo char.

Glosoj: stirsigno: signo uzata por stiri en/eligon aŭ datumtransmeton (france: caractère de commande, angle: control character) / tiparo: aro da signobildoj prezentanta alfabeton de homa lingvo (france: fonte, angle: font)

DEMANDO:

Ĉu ĉiu el la jenaj estas malsama signo?

0       O         o