Paĝo 8 el 17

Al la demando "Ĉu jeno estas entjera literalo?

197.0

trafa respondo estas:

Ne — Ĝi enhavas decimalan punkton.

Glitpunktaj Tipoj

Se vi uzas la literalon 197.0 en programo, la decimala punkto instruas al la tradukilo reprezenti la valoron per glitpunkta primitiva datumtipo. La bita aranĝo uzata por la glitpunkta reprezentado de 197.0 estas tre malsimila al tiu uzata por la entjera reprezentado de 197. Memoru la du glitpunktajn primitivajn datumtipojn:

Glitpunktaj Primitivaj Datumtipoj
Tipo Grando Amplekso
float (glita) 32 bitoj -3.4E+38 ĝis +3.4E+38
double (duobla) 64 bitoj -1.7E+308 ĝis 1.7E+308

Datumtipo float nomiĝas ankaŭ "glitpunkta je simpla precizo". Tiu termino venas el FORTRAN, pasintece la ĉefa programlingvo. Datumtipo double havas duoble tiom da bitoj kaj nomiĝas ankaŭ "glitpunkta je duobla precizo".

En programoj, glitpunktaj literaloj enhavas dekuman punkton kaj neniam komojn:

123.0        -123.5         -198234.234       0.00000381

Noto: Literaloj skribitaj kiel ĉi-supre (t.e. enhavantaj dekuman punkton) alprenos aŭtomate la tipon double. Preskaŭ ĉiam, kiam vi traktas glitpunktajn nombrojn, uzu prefere variablojn el tipo double. Tiamaniere la datumtipoj de literaloj, kiel la supraj, kongruos kun la datumtipoj de viaj variabloj. Uzu datumtipon float nur en apartaj cirkonstancoj (ekz-e kiam vi devas prilabori datuman dosieron enhavantan 32-bitajn glitpunktajn datumojn).

Glosoj: precizo: distingivo de nombroprezento (france: precision, angle: precision)

DEMANDO 8 (malfacila):

Ĉu vi opinias, ke uzado de float anstataŭ double, ŝparas rimarkindan amason da komputila memoro?