Al la demando "Supozu, ke vi volas trakti la nombron 1,023,004
en via komputila programo. Ĉu la datumtipo short
estus
taŭga elekto?",
Ne — Datumoj de tipo short povas troviĝi nur en la amplekso -32,768 ĝis +32,767.
Pli grandaj ampleksoj de nombraj valoroj postulas pli da bitoj. La diversaj grandoj por entjeraj datumoj ebligas, ke vi elektu taŭgan grandon por la uzendaj datumoj. Kutime estas preferinde elekti datumtipo kies amplekso estas multe pli granda ol la amplekso de la uzendaj nombroj. Se programo uzas nur kelkajn dekduojn da variabloj, ĝi ruliĝos same rapide kaj postulos saman kvanton de ĉefmemoro ne gravas kiun grandon vi uzas por ĝiaj variabloj.
Kial do ekzistas malgrandaj datumtipoj? Nu, multaj aplikaj programoj traktas
enormajn amasojn da datenoj (miliardoj da datumeroj), do tiam, uzante malgrandajn
datumtipojn, oni ŝparas multsignifan amason da spaco kaj tempo.
Sed en tiu ĉi kurso ni nepre ne uzos tiom da datumoj.
Kutime uzu prefere int
aŭ double
por viaj nombraj datumoj.
Dum la skribado de programo vi tute ne devas scii kiel reprezenti nombron per bitoj. Vi povas tajpi la nombron ĝuste kiel vi tajpus ĝin per tajpilo. Tiu evidenta konstanto nomiĝas literalo. Entjeraj literaloj en programo oni skribas kiel en libro, krom tio ke ne estas markiloj (komoj aŭ punktoj):
125 -32 16 0 -123987
Ĉiuj supraj ekzemploj estas int
literaloj (32-bitaj) . Por skribi
long
literalon
(64-bitan) oni devas skribi majusklan 'L' aŭ minusklan 'l' ĉe ĝia fino. Tamen, NENIAM uzu la minusklan
'l' ĉar tre facile oni konfuzas ĝin kun cifero '1'.
125L -32L 16L 0l -123987l
La du lastaj ekzemploj estas laŭleĝaj, sed konfuzivaj.
Glosoj: konstanto: programa objekto kiu havas nomon kaj valoron, kiu lasta neniam ŝanĝiĝas (angle: constant) / variablo: programa objekto kiu havas nomon kaj valoron, kiun lastan la programo povas atingi kaj ŝanĝi (angle: variable)