Paĝo 4 el 17

Al la demando "Ĉu vi imagas, ke la komputiloj de la 60-aj jaroj kapablis prilabori sonajn datumojn?",

trafa respondo estas:

Ne — tiam oni ne ofte uzis ilin tiucele.

Primitivaj Datumtipoj

Tamen jam en la 60-aj jaroj kelkaj komputiloj prilaboris sonajn datumojn; simple oni inventis manieron por reprezenti sonojn per bitĉenoj kaj verkis taŭgajn programojn.

Estus maloportune se, ĉiufoje uzante datumojn vi devus inventi vian propran bitan aranĝon por reprezenti ilin. Ekzistas datumtipoj kiuj estas tiel fundamentaj, ke Java jam enhavas antaŭdifinitajn bitajn aranĝojn por ilia reprezentado. Temas pri primitivaj datumtipoj. La nomoj de la ok primitivaj datumtipoj estas:

byte

(bajta)

short

(mallonga)

int

(entjera)

long

(longa)

float

(glita)

double

(duobla)

char

(signa)

boolean

(bulea)

Uskleco (t.e. la uzado de majusklaj aŭ minusklaj literoj) estas tre grava en la verkado de Java-programoj. Do, dum "byte" estas la nomo de primitiva datumtipo, "BYTE" aŭ "Byte" tute ne estas tiaj. Komputilaj programlingvoj kiuj atentas la usklecon de literoj nomiĝas usklecodistingaj. Kelkaj programlingvoj ne estas usklecodistingaj , precipe malnovaj programlingvoj projektitaj kiam enigiloj de datumoj tute ne traktis minusklajn literojn (ekz-e teletajpiloj).

En la frazo primitivaj datumtipoj, la vorto primitiva signifas "fundamenta komponanto uzata por krei aliajn pli grandajn partojn". Tiun vorton oni ofte uzas en informadiko. Por solvi kompleksan problemon vi serĉas la necesajn primitivajn operaciojn kaj poste vi uzas ilin por konstrui la solvon.

DEMANDO 4:

Ĉu Int estas primitiva datumtipo?