Al la demando "Ĉu Int estas primitiva
datumtipo?",
Ne — ĝi ne troviĝas en la listo de la primitivaj datumtipoj
(en la listo ja troviĝas la vorto komencanta per minuskla "i":
int). Memoru, ke Java estas usklecodistinga.
Java enhavas tre multajn antaŭdifinitajn datumtipojn kaj vi (kiel programisto) povas krei tiom da datumtipoj kiom vi deziras. Tamen, ĉiuj datumoj en Java dividiĝas en du kategorio: primitivaj datumoj kaj objektoj. Ekzistas nur ok primitivaj datumtipoj. Ĉiu datumtipo kiun vi inventas estos tipo de objekto.
Ni pritraktos objektojn tre amplekse en estontaj ĉapitroj ( Java ja estas objektema programlingvo). Por nun vi bezonas scii jenon: