Paĝo 3 el 17

Trafa respondo estas:

Sen aldona informo pri tio, kiel oni uzis tiun ĉenon, ne eblas diri kion ĝi reprezentas.

Ekzistas Multaj Datumtipoj

Vi eble povus diri, ke la ĉeno 0000000000000000 reprezentas "nulo"-n. Sed, ne nepre. Eĉ tia memklara ĉeno ne havas aŭtomatan signifon.

Se vi scius, ke la supra ĉeno estas el tipo "short" (mallonga), tiam vi pravus: kiel "short", ĝi reprezentas la entjeron nulo. Jen alia ĉeno:

1111111110011001

Kiel "short", tiu ĉi ĉeno reprezentas -103 (minus cent tri).

Ekzistas sennombraj datumtipoj reprezenteblaj en la komputila memoro. Se specifaj aranĝoj havus ĉiam specifajn signifojn, oni povus reprezenti nur kelkajn datumtipojn. Tio estus tro restrikta. Multe da datumtipoj estas inventataj fare de programistoj dum ili skribas programojn.

Ne ĉiuj maŝinoj uzas la memoron tiamaniere. Simpla elektronika kalkulilo, ekzemple, uzas la memoron por ununura celo: konservi glitpunktajn nombrojn. Ĝi uzas nur unu datumtipon kaj povas fari nur tion por kio oni specife projektis ĝin. La inĝeneroj kiuj projektis la kalkulilon decidis kiel reprezenti nombrojn per bitĉenoj kaj tiam projektis elektronikon taŭgan por prilabori nur tiujn ĉenojn. Tio estas tro restrikta por ĝeneralcela komputilo.

DEMANDO 3:

Ĉu vi imagas, ke la komputiloj de la 60-aj jaroj kapablis prilabori sonajn datumojn?