Paĝo 2 el 17

Al la demando "Kion signifas jeno:

MIL

trafa respondo estas:

Malfacile direbla sen aldonaj informoj.

Datumtipoj

Vi dezirus vidi la restintan paperpecon, aŭ scii el kie ĝi venas. Sen koni la kuntekston, estas ja malfacile diri kion MIL signifas. Povus esti 1040 en romianaj ciferoj, aŭ povus esti la esperanta vorto "mil", aŭ povus esti parto de alia vorto (ekz. MILANO). Kompreneble ĝi povus tute ne esti Esperanto aŭ eĉ ne latinaj signoj kaj eble oni devus legi ilin renversitaj. Sen koni la kuntekston, literĉeno signifas malmulton.

Komputila memoro konservas arbitrajn bitaranĝojn. Same kiel por literĉeno, la signifo de bitĉeno dependas de tio, kiel oni uzas ĝin. La specifa aranĝo uzata por specifa bitĉeno, nomiĝas datumtipo.

Datumtipo —

Ekzemple:

0000000001100111

estas 16-bita ĉeno kiu povas troviĝi ie en la komputila memoro. Kion ĝi reprezentas?

Sen aldonaj informoj pri tio, kiel oni uzis ĝin, ne eblas diri kion ĝi reprezentas. Se la aranĝo estas tiu de la datumtipo short (mallonga), tiam ĝi reprezentas la valoron 103 (cent tri). La tipo short estas unu el la primitivaj datumtipoj de Java.

DEMANDO 2:

Kion reprezentas jena 16-bita ĉeno?

0000000000000000