La signo ne troviĝas inter ordinaraj apostrofoj. Devas esti: 'W' .
Alia primitiva datumtipo estas boolean
(bulea). Oni ĝin uzas por reprezenti valoron vera/falsa.
Datumtipo boolean
povas havi nur unu el du valoroj:
true (vera) false (falsa)
En Java-programo, la vortoj true kaj false ĉiam signifas tiujn buleajn valorojn. La datumtipon boolean oni nomis laŭ George Boole, angla matematikisto el la deknaŭa jarcento, kiu malkovris, ke multajn grandajn aferojn oni povas fari per valoroj vero/falso (alimaniere konataj kiel bitoj).