Paĝo 16 el 17

Trafa respondo estas:

Eble.

Tipoj Wrappers (Ŝeloj)

primitiva tipo tipo ŝela (wrapper)
byte Byte
short Short
int Int
long Long
float Float
double Double
char Character
boolean Boolean

Memoru, ke estas neta distingo inter la primitivaj datumtipoj kaj la objektoj kiuj konsistigas ĉiujn ceterajn datumojn en Java-programo. Tamen kelkfoje oni devas preterpasi tiun distingon. Por ĉiu primitiva tipo, ekzistas rilata wrapper class (ŝela klaso). Ŝelan klason oni uzas por konverti primitivan datuman valoron en objekton kaj kelkajn tipojn de objektoj en primitivajn datumojn. La tabelo montras primitivajn tipojn kaj iliajn ŝelajn klasojn.

En Java, uskleco gravas, do "byte" (bajto) kaj "Byte" (Bajto) estas tute malsamaj aferoj.

Ekzemple, la valoro 103 povas troviĝi en 16-bita sekcio de memoro, kies primitiva datumtipo estas long. La saman valoron oni povas konservi en objekto kies tipo estas Long. La objekto uzos multe pli ol 16 bitojn.

Ne maltrankviliĝu pri tio, ke nun ĉio ŝajnas al vi nekomprenebla. Ni detale pritraktos "ŝelajn klasojn" poste, kiam vi bezonos uzi ilin.


DEMANDO 16:

Vi jam vidis la klason String (ĉeno) en la ekzemplaj programoj de kelkaj antaŭaj ĉapitroj. Ĉu String estas ŝela klaso?