Paĝo 9 el 11

Trafa respondo estas:

Paŝo 5: Konservi

Paŝo 5: Konservi la Programon

En la sekva paŝo, vi devas konservi en fontdosiero la signojn kiuj troviĝas en Notepad.

La dosiernomo devos esti la nomo kiu aperas en la "class" (klaso)-frazo de la programo post kiu aperas la frazo "public static void main" difinanta la "main" metodon (t.e. la ĉefan parton de la programo mem). Niaj unuaj programoj enhavos nur unu klason, do uzu la nomon aperantan tie. La dua parto de la dosiernomo (t.e. ĝia sufikso") devas esti ".java" (ne forgesu la punkton). Jen la komenco de tiu ĉi paŝo:

Tiam aperos la fenestro kiu ebligas al vi navigi (t.e. atingi kaj elekti) al la dosierujo kie oni devas konservi la dosieron.

En nia kurso la dosierujo estas C:\JavaProgramoj. Kiam vi trovos tiun ĉi dosierujon inter la dosierujoj de la fiksa disko C:, klaku dufoje sur ĝi.

Nun vi povas tajpi la nomon de la fontdosiero:

SalutonPlanedoj.java

en la teksta zono nomata "File Name" (Dosiernomo). Nun elektu "All Files" (Ĉiuj Dosieroj) en la suba teksta zono nomata "Save as Type" (Konservi laŭ tipo). Finfine alklaku la butonon "Save" (Konservi).

Averto: En kelkaj malnovaj versioj de Notepad vi nepre devas uzi citilojn antaŭ kaj post la dosiernomo. Do ĉi supre vi devintus tajpi "SalutonPlanedoj.java" (kune kun la citiloj) en la zono File name.

Glosoj: zono: en dialoga fenestro, malgranda areo kie oni tajpas postulatajn datumojn (france: boîte, angle: box)

DEMANDO 9:

Espereble, la dosiero "SalutonPlanedoj.java" estis konservita en la dosierujo C:\JavaProgramoj, la sama dosierujo uzata fare de DOS-fenestro. Kiel vi povas konstati, ke tia ja estas la situacio?