Klaku ene de DOS-fenestro por aktivigi ĝin. Poste tajpu la komandon DIR
por listigi la dosierojn.
Se en la dosierujo troviĝas tro da dosieroj, tajpu la komandon DIR
*.java
por vidigi nur la dosierojn kies nomo finiĝas per.java
.
Se hazarde aperas sur la ekrano SalutonPlanedoj.java.txt tiam vi nepre devas uzi citilojn antaŭ kaj post la dosiernomo kiam vi konservas ĝin en via malnova versio de Notepad (vidu en la antaŭa paĝo!). Por kompletigi paŝon 6, tradukigu kaj rulu la programon:
C:\JavaProgramoj> javac SalutonPlanedoj.java
C:\JavaProgramoj> java SalutonPLanedoj
Jen kio aperos sur la ekrano:
Bone! Tio estas la metodo por ruli la modelajn programojn de la kurso sen tajpi ilin per tekstoredaktilo. Ĝi postulas lertecon kiun la uzantoj de vindozaj aplikaj programoj havas. Por ili tiu ĉi metodo estas tre facila, eĉ triviala. Se por vi, ĝi estas ankoraŭ iom malfacila: ne gravas temas nur pri praktikado!