Paĝo 3 el 11

Trafa respondo estas:

Por malfermi Notepad oni klakas la butonon Start malsupre kaj maldekstre de la ekrano. Poste laŭorde oni elektas: Programs-Accessories-Notepad.

Paŝo 1: Malfermi Notepad kaj DOS

Jen kio aperas sur mia ekrano kiam mi malfermas Notepad. (Ĉe vi aperos io simila, krom tio, ke verŝajne vi havas pli bonan guston rilate la tapetpaperon, t.e. la fonan bildon).

Kiam Notepad ekruliĝas vi devus vidi la jenon:

DEMANDO (Refreŝigo) 3:

Kiel vi malfermas DOS-fenestron?