Paĝo 4 el 11

Trafa respondo estas:

Ankaŭ DOS-fenestron oni malfermas komencante per la butono Start . La piktogramo DOS devus esti inter la unuaj vidigitaj opcioj, maksimume vi devas iom serĉi ĝin.

Paŝo 1 (daŭrigo): Malfermi Notepad kaj DOS

Jen kio aperas sur mia ekrano kiam mi malfermas DOS-fenestron en mia komputilo:

Kiam DOS-fenestro malfermiĝas vi devus vidi la jenon:

Notepad kaj DOS ruliĝas ĉiu el ili en sia propra fenestro. Tiu ĉi kurso supozas, ke tia ĉiam estos la situacio dum vi kreas kaj rulas Java- programojn. Se vi laboras per aliaj Java-sistemoj, vi tamen povas labori preskaŭ sammaniere tiel uzante la kurson sen iu ajn malfacilaĵo.

DEMANDO 4:

Kiam DOS-fenestro malfermiĝas, C:\WINNT\System32 (aŭ simila, en via komputilo) estos la vidigita defaŭlta dosierujo. Ĉu ĝi estas taŭga loko por konservi viajn programojn?