Paĝo 2 el 11

Trafa respondo estas:

Jes — foje tajpado de programo devigas vin rimarki detalojn alimaniere flankelasitajn. Kelfoje temas pri malŝparo de tempo. Kompreneble, se vi tute ne rulas la programojn, temas pri plej granda malŝparo de oportuno!

Kopii kaj Alglui

Jen alia ekzemplo de Java-programo. Amuzcele, tiu ĉi programo estas malsama ol la antaŭaj ekzemploj. Klarigoj pri ĝiaj detaloj aperos poste en venontaj ĉapitroj.

class SalutonPlanedoj
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    String[] planedoj = {"Merkuro", "Venuso",  "Tero",   "Marso", "Jupitero", 
                        "Saturno",  "Urano", "Neptuno", "Plutono"};
  
    for ( int j=0; j< planedoj.length; j++ )
    {
      System.out.println("Saluton " + planedoj[j] +"!" );
    }
  }
}

Jen skeme la farendaj paŝoj por ruli la programon. Vi povas tuj elprovi ilin aŭ daŭrigi la legadon de tiu ĉi ĉapitro (kiu detale montros la procezon paŝon post paŝo).

  1. Malfermi Notepad kaj DOS-fenestron.
  2. En DOS-fenestro, uzu la komandon CD por atingi la taŭgan dosierujon.
    • Ĉi tie, kiel kutime, ni uzos C:\JavaProgramoj.
  3. KOPII: Kopiu la programon en la kliptabelon tiel:
    1. En la foliumila fenestro (tiu ĉi fenestro), metu la muskursoron sur la "c" de "class".
    2. Alpremu la maldekstran musbutonon, poste trenu malsupren ĝis la fina "}" de la programo estos kovrita.
    3. Ĉesu premi la musbutonon.
    4. Alklaku la "Edit"-menuon de la foliumilo kaj elektu "Copy". La operaciumo kopias la programon en la kliptabulon, t.e. en sekcion de la ĉefmemoro.
  4. ALGLUI: Klaku ene de Notepad-fenestro por aktivigi ĝin. En ĝia "Edit"-menuo elektu "Paste". Kopio de la programo nun troviĝas en Notepad.
  5. KONSERVI: Alklaku la "File"-menuon de Notepad kaj elektu "Save As".
    • Elektu la dosieron C:\JavaProgramoj.
    • Tajpu SalutonPlanedoj.java kiel dosiernomon.
  6. RULI: Rulu la programon:
    1. Klaku ene de DOS-fenestro por aktivigi ĝin. Tajpu DIR por kontroli, ke SalutonPlanedoj.java estas tie.
    2. Tradukigu la programon : C:\JavaProgramoj> javac SalutonPlanedoj.java
    3. Rulu la programon: C:\JavaProgramoj> java SalutonPlanedoj

DEMANDO (Refreŝigo) 2:

Kiel eblas malfermi Notepad?