En tiu ĉi kurso troviĝas multnombraj ekzemploj de Java-programoj. Necesas, ke vi rulu kaj ludu per ili. Verŝajne, provi kaj reprovi ekzemplajn programojn estas la plej efika maniero lerni programadon.
Tamen vi ne devas tajpi la programojn por ruli ilin. Kiam vi vidas la fontkodon de la programo en la fenestro de via foliumilo, tiam vi facile povas kopii ĝin ene de Notepad (aŭ alia redaktilo). Unue emfazu la kodon per klako en la fenestro kaj trenado de la muso sur ĝi. Poste alklaku Redakti (Edit) kaj Kopii (Copy) en la foliumila menuo. Finfine alklaku Redakti (Edit) kaj poste Alglui (Paste) en Notepad. Nun Notepad enhavas kopion de la programo. Konservu la kopion en dosieron, tradukigu kaj rulu ĝin.
Se tio estas tute klara al vi, tiam vi povas preterlasi tiun ĉi ĉapitron. Se ne, tiu ĉi ĉapitro kondukos vin tra la jenaj paŝoj:
Kiel antaŭe, oni montros la paŝojn en komputilo kun la operaciumo Vindozo NT 4.0. Preskaŭ la samajn paŝojn oni povas senprobleme plenumi en aliaj versioj de Vindozo. La servoprogramoj uzataj estas minimumaj kaj oni havas ilin senpage en ĉiuj Vindozaj komputiloj. Eĉ se vi havas en via komputilo pli bonan programaron, estas preferinde eklabori per tiu minimuma programaro.
Glosoj: emfazi: en dialoga redaktilo, indiki fragmenton de teksto al kiu aplikigos sekva operacio. (france: marquer, angle: highligth) / kliptabulo: en dialoga redaktilo, memorareo en kiun la uzanto povas meti apartigitan tekston por poste ĝin ensovi en alian lokon (france: presse-papier, angle:clipboard ) / trenado: premi (kaj teni premita) musbutonon movante la mus-kursoron sur la ekrano (angle: dragging)