Paĝo 2 el 15

Trafa respondo estas:

La procesoro.

Elektronikaj Operacioj de Procesoro

Kiam programo ruliĝas en komputilo, la procesoro daŭre plenumas tre multajn, tre etajn elektronikajn operaciojn. Ekzemple, unu el tiaj operacioj legas unu datenan bajton en la ĉefmemoro kaj kopias ĝin en la procesoron. Alia operacio testas ĉu unu el la bitoj en bajto estas bito kies valoro estas "1". La plejmulto de procesoroj kapablas plenumi plurajn centojn da tipoj de tiaj etaj operacioj.

Klaku ĉi tie por vidi bildon de Pentium-procesoro.

Procesoro kapablas fari nur tion. Ĝi kapablas plenumi malgrandan aron de etaj elektronikaj operacioj kaj jen ĉio. Tiuj malgrandaj elektronikaj operacioj estas plenumitaj unuope. Sed milionoj da operacioj estas plenumitaj ĉiusekunde. Milionoj da malgrandaj operacioj povas konsistigi grandan kaj utilan agon.

Ĉio plenumita de la procesoro konsistas el tiuj etaj operacioj! Bonŝance, vi tute ne bezonas scii pri tiuj detaloj por skribi programojn en Ĝavo. La tasko de "altnivela programlingvo" kiel Ĝavo estas organizi la etajn elektronikajn operaciojn en grandaj, utilaj unuoj prezentataj de programaj frazoj.

Glosoj: programa frazo: meznivela unuo en programlingva teksto, prezentanta relative aŭtonoman kaj kompletan informon (angle: statement)

DEMANDO 2 (malfacila):

Kiam vi alklakas hiperligilon (ekz. la apudan butonon) via TTT-foliumilo (komputila programo) trovas kaj vidigas novan paĝon. Proksimume kiom da etaj elektronikaj operacioj plenumas la procesoro por tion fari ?