En la desegno, kio estas la enhavo de:
(Kutime oni vidigas bitajn aranĝojn kun spaceto post ĉiu grupo de 4 bitoj. Tiu spaceto efektive ne estas parto de la aranĝo).
La procesoro povas fari du bazajn agojn rilate la ĉefmemoron:
Ekzemple, se la procesoro devas preni la bajton registritan en ĉelo 5, ĝi legas ĝin. Ĝi prenas la bajton "0110 1110" kiel la bezonatan datenon (sed la ĉelo 5 en memoro ne ŝanĝiĝas.)
La plejparto de procesoroj povas skribi (kaj legi) pli ol unuopan bajton
samtempe. Tio rapidigas la aferon. Sed la du supraj operacioj estas bazaj.
Oni jam produktas 64-bitajn procesorojn kaj projektas 128-bitajn procesorojn.
64-bita procesoro povas legi kaj skribi 64/8 = 8 bajtojn samtempe.
Efektive, oni ne bezonas 64-bitajn procesorojn (kaj eĉ malpli 128-bitajn procesorojn!) en hejmaj personaj komputiloj. Oni ankoraŭ ne ekspluatis la nunajn 32-bitajn procesorojn! Bedaŭrinde la komputila industrio, laŭ neakceteblaj principoj de freneza, altruda konsumismo, baldaŭ devigos nin forĵeti niajn nunajn plene kontentigajn komputilojn por aĉeti novajn tute ne necesajn.