La respondo aperas en la suba ilustraĵo.
La procesoro skribis datenan bajton en ĉelon 7. La malnova enhavo de tiu ĉelo perdiĝis. La ĉefmemoro nun aspektas laŭ la ilustraĵo.
Kiam programo ruliĝas, ĝi okupas sekcion de memoro por la datenoj kiujn ĝi uzas. Ĉeloj de tiu sekcio povas esti ŝanĝitaj tiomfoje kiom la programo postulas. Ekzemple, se programo adicias liston de nombroj, la sumo estos tenata en la ĉefmemoro (verŝajne uzante plurajn bajtojn). Dum novaj nombroj estas adiciataj al la sumo, ĝi ŝanĝiĝas kaj ankaŭ la ĉefmemoro devas ŝanĝiĝi.
Aliaj sekcioj de la ĉefmemoro povas tute ne ŝanĝiĝi dum la programo ruliĝas. Ekzemple, la instrukcioj kiuj konstituas la programon ne ŝanĝiĝas (kutime) dum programo ruliĝas. La instrukcioj de ruliĝanta programo troviĝas en la ĉefmemoro, do tiuj ĉeloj ne ŝanĝiĝos.
Kiam vi skribas programon en Java (aŭ en iu ajn el multaj aliaj programlingvoj), vi tute ne devas zorgi pri la mastrumado de la memoraj ĉeloj kaj ties enhavoj. Parto de la tasko de programlingvo estas plenumi tiajn aferojn aŭtomate.