En akcesora memoro (kutime en la fiksa disko de komputila sistemo).
La fiksa disko de komputila sistemo registras bajtojn sur magneta surfaco kiu tre similas al tiu de sonbendo. La registradon (skribadon) kaj legadon de la datenoj plenumas lega/skriba kapeto simila al tiu uzita por sonbendo.
La ilustraĵo montras unu diskon kaj unu legan/skriban kapeton je la ekstremaĵo de movebla brako. La brako moviĝas al- aŭ decentre laŭ la diska radiuso. Ĉar la disko turniĝas, la datenoj estas registritaj en samcentraj cirklaj diskotrakoj. Poste, por legi la datenojn, la brako devas reiri al la ĝusta pozicio, ĝis la turniĝanta disko alportas la datenojn tien. Same kiel en sonbendo, datenoj estas legataj senŝanĝe. Nove registrita dateno anstataŭas la antaŭan datenon registritan en la sama pozicio. Malsame ol sonbendo, la lega/skriba kapeto ne tuŝas la diskon sed flugas treege proksime al ĝia surfaco.
Kutime la komponanto nomata "fiksa disko" de komputila sistemo enhavas plurajn unuopajn diskojn kaj legajn/skribajn kapetojn. La diskojn tegas, sur ambaŭ flankoj, magneta materialo (do ĉiu disko estas ekipita per du legaj/skribaj kapetoj) kaj la diskoj estas ĉiuj kune fiksitaj al unu pivoto. Ĉiuj diskoj kaj kapetoj troviĝas hermetike sigelitaj en kontraŭpolva metalskatolo. Ĉar la funkciado de fiksa disko inkludas mekanikan moviĝon (kiu estas multe pli malrapida ol elektronikaj procezoj), lego kaj skribo de datenoj en diskoj estas multe pli malrapida ol en la ĉefmemoro.